info@buecher-doppler.ch
056 222 53 47
Warenkorb
Ihr Warenkorb ist leer.
Gesamt
0,00 CHF
  • Start
  • Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov

Unutema rapsodio. Interparoloj kun Rafail Dvoinikov

Angebote / Angebote:

Historio, muziko, stalinismo, samseksemo, ec sciencfikcio - jen nur kelkaj el la temoj de la kompleksa, inteligenta romano de Claudio Morandini, kiun Mondial prezentas en la stilrica Esperanto-traduko de Giulio Cappa:En 1996 Ethan Prescott, juna muzikisto el Philadelphia, Usono, vojagas plurajn fojojn al Rusio por renkonti la maljunan kolegon Rafail Dvoinikov, cele al longa intervjuo per kiu disciplo omagas preskau forgesitan majstron. La titolo de la projekto, "Unutema rapsodio", reehas unu el la plej tipaj komponajoj de Dvoinikov. Infanagon, junecon, renkontojn, amojn kaj humiligojn elvokas la maljunulo per la libereco kaj senrevigo de tiu kiu finfine ne plu devas prirespondi al iu ajn. Liaj muziko kaj vortoj pruvas, ke ankau sub la direktivoj de subprema povo eblas gardi la liberecon de artisto kaj de homo. Per la stiloj de rakonto, eseo, dekokjarcenta pamfleto, taglibro, leteroj, pridemandadoj, konversacioj kaj telefonvokoj, la romano malpeze sed profunde esploras la rilatojn de muziko kun socio, de politiko kun arto kaj de historio kun nuntempo - kaj la kunvivadon inter kunuloj. Claudio Morandini naskigis (1960), vivas kaj verkas en Aosta, Italio, kie li estas mezlerneja instruisto. Oni listigas lin inter la plej interesaj nuntempaj italaj romanistoj. Lia gis nun plej granda sukceso, Nego, hundo, piedo (2015), jam aperis en franca, hispana, angla kaj turka tradukoj. La esperantigo de Unutema rapsodio (2010) male estas gia unua traduko.
Folgt in ca. 15 Arbeitstagen

Preis

37,50 CHF

Artikel, die Sie kürzlich angesehen haben